Dei Verbum

Dei Verbum
apostola konstitucio
Aŭtoroj
Aŭtoro Paŭlo la 6-a
Lingvoj
Eldonado
Eldondato 18-a de novembro 1965
vdr

Dei Verbum estas unu el la kvar konstitucioj ellaboritaj de la Dua Vatikana Koncilio. Ĝi temas pri Dia Revelacio, ĝiaj fontoj, nome Biblio kaj Tradicio encentrigitaj sur Jesuo Kristo. Dei Verbum (la parolo de Dio) estas la incipit (la komencaj vortoj) de la verko kaj indikas la tutan dokumenton laŭkutime de la plej gravaj ekleziaj dokumentoj, publikigita de de Paŭlo la 6-a la 18-an de novembro 1965, sekve de la aprobo de 2.344 jesaj konciliaj voĉoj kun 6 nekonsentaj. La konstitucio estis elmetita en la latina[1]. Aperis ankaŭ esperanta versio[2].

  1. Constitutio dogmatica de divina revelatione Dei Verbum (latine). Alirita 2013-04-01.
  2. Dogma konstitucio pri la dia rivelo Dei Verbum esperantigita. IKUE. Alirita 2013-04-01.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search